Kovrilpaĝo

En 1978, mi kunmetis la lastan numeron de Kial Ne?, kiu estis revuo por la Junularo Esperantista Brita. Ĝi enhavis diversajn artikolojn, desegnaĵojn, kantojn, kaj la tutan serion de mia komikso Superzam. Ĉion mi preparis per miaj propraj manoj, ĉar mi ankoraŭ ne havis komputilon. (Fakte mian unuan mi aĉetis nur fine de 1987.)

Jam dum multaj jaroj, Kial Ne? restis en mallumo. Nun, tamen, mi volas dividi ĝian festan numeron kun vi, kara leganto.

Jen ĝia kovrilpaĝo, sur kiu mi certas ke vi rekonos Doktoron Zamenhof.

Kovrilpaĝo

Kovrilpaĝo

Klaku ĉi tie por iri al la enhavpaĝo